盘天下 | 免费精选资源分享

Fundamento De Esperanto

出版刊物 盘天下 | 网盘资源分享 2025-03-29 894 0


作者简介

La kuracisto Ludwik Lejzer ZAMENHOF (naskiĝis la 3-an/15-an de decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio) estis la iniciatinto de la lingvo Esperanto.

Fundamento De Esperanto

内容简介

La Fundamento de Esperanto estas libro de Zamenhof, eldonita en printempo 1905, kaj oficialigita per la 4-a artikolo de la Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo (la "Bulonja Deklaracio"), aprobita la 9-an de aŭgusto 1905 en la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro.

La Fundamento konsistas el kvar partoj: Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. Escepte de la Antaŭparolo, ĉiuj devenas preskaŭ rekte de la pli fruaj eldonoj de Zamenhof.

Samrangaj al la Fundamento estas ties Oficialaj Aldonoj (ĝis nun ekzistas ok Oficialaj Aldonoj). La Antaŭparolo - do la Fundamento mem - preskribas: "Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel 'Aldonon al la Fundamento'".

Iuj partoj de la Fundamento estas en naciaj lingvoj (la franca, angla, germana, rusa kaj pola), kiel la Gramatiko kaj la Vortaro. En la libro Fundamenta Krestomatio ( paĝoj 239-241 ) oni povas trovi version en Esperanto de tiu ĉi fundamenta gramatiko, sed oni konsideru, ke la Fundamenta Krestomatio ne estas parto de la Fundamento.

La rolo de la Fundamento, priskribita en la Antaŭparolo, estas servi kiel netuŝebla gvida dokumento, kiun neniu havas la rajton ŝanĝi. La baza devo, ke "pro la unueco de nia afero ĉiu bona Esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo" (vd. la Antaŭparolon), koncernas ankaŭ la Oficialajn Aldonojn.

La kuracisto Ludwik Lejzer ZAMENHOF (naskiĝis la 3-an/15-an de decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio) estis la iniciatinto de la lingvo Esperanto.

下载地址

【新用户手机夸克APP转存可以获得1TB免费空间】

夸克网盘「电影」精选合集:https://pan.quark.cn/s/0755e002f4b6

夸克网盘「纪录片」精选合集:https://pan.quark.cn/s/8c76cd47e8be

夸克网盘「音乐」精选合集:https://pan.quark.cn/s/c999e39a7f49

夸克网盘「教程」精选合集:https://pan.quark.cn/s/27984fcacdad

夸克网盘「书籍」精选合集:https://pan.quark.cn/s/2532536273dd

冲上云霄

转载请注明出处,本文链接:https://www.pantx.cn/138394.html

(0)
收藏 (0)

评论列表